La poezio de Afganio ĉiam estis unu el la precipaj edukaj pilieroj en la regiono, ĝis nivelo ke ĝi estas integrata en ĝenerala kulturo. Kelkaj elstaraj poetoj estas Rumi, Rabi'a Balĥi, Sanai, Jami, Ĥushal Ĥan Ĥattak, Rahman Baba, Ĥalilullah Ĥalili, kaj Parŭin Paĵŭak.[1]
La poezio de la teritorioj kie en moderna tempo estas la regiono nomata Afganio havas antikvajn radikojn, kaj ĝi estas precipe verkita en Daria kaj Paŝtoa.[2] Afgana poezio estas grava ero de la kulturo de Afganio.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search